La (frua) fino de mia esperanta eksperimento

Wednesday, August 18, 2010

Esperanto por mi estas plej bona kiel lingvo pasiva.
Unue mi devas ekskuzi min: ŝajnas ke la tempo de mia esperanta eksperimento ne estis bona - en la venontaj tagoj mi voyaĝos (du aeroplanoj) kaj ne povos skribi esperante ĉiun tagon; do la eksperimento daŭris nur dek-unu tagoj, ne dudek-unu. Sed mi pensas ke la dek-unu tagoj estis sufiĉa.

Kial?

Unue, mi volis scii pri la Esperanto-komunumo en la reto. Mia demando estis: ĉu oni povas rekomendi Esperanto kiel lingvo por blogisto, blogisto kiu volas 1) skribi pri aĵoj kaj vidi komentoj; 2) krei amikeco inter aliaj blogistoj. La respondo estas emfaza jes. En mia unua skribaĵo venis multaj personoj kiuj skribis komentoj, dicante ke jes, ili vidis la skribaĵon, kaj jes, la esperanto-blogistoj estas multaj. En la reto oni trovas situoj kiel: Verda Stelo kaj Kiberio (kaj komprenende Libera Folio); komprenende ekzistus multaj aliaj. Do mi rekomendos Esperanton a personoj kiuj volas lerni lingvon artefaritan, kaj konsideras ke la grandeco de la komunumo estas la plej grava.

Due, mi volis scii pri miaj pensoj pri Esperanto se mi uzus ĝin serioze. En 2005 mi studis Esperanton nur kvar/kin tagoj, kaj poste eklernis Idon. Ekde 2005 ĝis nun mi uzis Idon (mi ankoraŭ scias Idon plej bone), Interlingua-n, Occidental-on, LFN, ktp., sed ne Esperanton. Do mi mankis la sperton uzi ĝi.

Kaj kiam mi uzis Esperanton, mi trovis ke mi ŝatas Esperanton pli kiel lingvo pasiva, sed ne multe kiel lingvo aktiva. Honeste, kiel Idisto kiam mi uzis Esperanton mi sentis ĝin kiel fruan Idon. Ido vere estas la kuzo de Esperanto, ĉar kiam mi uzis Esperanton mi ĉiam pensas pri Ido, sed kiam mi uzis aliajn lingvojn mi neniam pensas pri Ido. Sed interesa aĵo - kiam mi uzis Interlingua mi ĉiam pensas pri Occidental, kaj ankaŭ preferas Occidental. Eksemple kiam mi skribas "Illo habeva essite in le schola" mi preferus skribi kurte "Il hat esset in li scol". Miaj okuloj ŝatas Interlingua-n kaj Esperanton, sed miaj manoj preferas skribi en Ido kaj Occidental.

Do la konkludo estas: 1) Mi povas rekomendi Esperanton al personoj kiuj pensas ke la grandeco de komunumo gravas; 2) En la estonteco mi foje skribos esperante - ne ĉiun tagon, sed kiam mi havas aĵo por skribi; 3) Mi daŭros preferi Occidental kaj Ido al Esperanto kaj Interlingua kiam mi volas skribi grandan aĵon.

Dankon pro la intereso kaj komentoj!

  © Blogger templates Newspaper by Ourblogtemplates.com 2008

Back to TOP