Esperanto kiel lingvo vivigita

Sunday, August 08, 2010

Hodiaŭ estas la tria tago de mia esperanta eksperimento.

La hodiaŭa subjekto estas la karaktero de Esperanto, kaj ĝia promocio. Kelkaj monatoj antaŭe mi skribis angle ke la proponantoj de Esperanto devas promocii la lingvon ne kiel lingvo artefarita, kaj ne kiel lingvo totale natura, sed kiel lingvo vivigita. Nome, ĝi estis lingvo artefarita, kaj nun estas lingvo vivanta.

Kial? Ĉar oni ne povas pensi ke homoj konsideros Esperanton kiel lingvo totale natura, aŭ lingvo sen diferenco de aliaj lingvoj...kaj mi ne pensas ke Esperantistoj volas ke la homoj pensu pri Esperanto tiamaniere. Reklami Esperanto kiel lingvo speciala estas grava, ĉar ĝia rolo ankaŭ estas speciala kaj grava.

Sed pensi pri Esperanto kiel totale artefarita lingvo ankaŭ ne estas bona, ĉar lingvo artefarita ne estas konsiderata kiel lingvo vivanta.

Do mi pensas ke lingvo vivigita (angle: vivified language) estus la plej bona. Kiel Pinocchio, ĝi estas artefarita, sed nun ankaŭ estas natura. Lernantoj de la lingvo ankaŭ unue komenci lerni Esperanton kiel lingvo artefarita, sed poste povos ĝin paroli flue, kaj de tie Esperanto estos lingvo vivanta por ili.

Ankaŭ, tio estos bona por aliaj lingvoj artefaritaj. Se Esperanto nun estas lingvo vivigita tra la klopodo de ĝia uzantoj, aliaj lingvoj ankaŭ povos esti lingvoj vivigitaj se la uzantoj kontinue ilin skribos, parolos, kaj uzos, samspece kiel Geppetto, kiu vivigis Pinocchion tra lia amo kaj klopodo.

  © Blogger templates Newspaper by Ourblogtemplates.com 2008

Back to TOP