Esperanta eksperimento.

Friday, August 06, 2010

Ĉu skribi esperante aŭ ne skribi esperante, jen demando.
Ekde hodiaŭ mi volas fari interesan eksperimenton. Mi estas IAL-isto ekde 2005, sed studis Esperanton nur dum kvar tagoj en 2005. Por mi Esperanto ne estas mia favorata lingvo konstruata, sed mi ŝatas ĝin, ne tiel multe kiel la aliajn lingvojn kiujn mi ŝatas, sed pli multe kiel angla aŭ alia lingvo ne-konstruita kiel lingvo internacia. Simple: mi esperas ke Esperanto sukcesos, kvamkam mi preskaŭ ne skribis en ĝi.

Por mi Esperanto estas tre facila legi (danke al Ido, Interlingua, Occidental ktp.), sed mi ne ĝin skribis multe kaj nun bezonas vortaron. Bonŝance eksistas bonaj vortaroj en la reto.

Kaj nun mia eksperimento: mi estas blogisto, kaj ŝatas vizitantojn kaj komentojn en mia blogo, en ĉiu lingvo. Angle, hispane, esperante, ide, ne gravas (se mi povas ĝin legi). Kiam mi skribas angle venas komentoj, kiam mi skribas hispane ankaŭ venas komentoj. Kiam mi skribas ide, okzidentale ktp....venas eble unu, du komentoj, ne multaj. En aliaj vortoj: kiam mi skribas en lingvo 'natura' venas komentoj kaj vizitantoj, sed kiam me skribas en lingvo 'artefarita' ne venas sufiĉa komentoj kaj vizitantoj. Do skribi en lingvo konstruita ne estas por altiri vizitantojn, nur por promocio de la ideo de lingvo internacia.

Pro tio mi scivolas: kiam mi skribas esperante, ĉu venos komentoj kaj vizitantoj kial en la unua kazo (multaj), aŭ ĉu venos komentoj kaj vizitantoj kial en la dua (malmultaj)?

Por blogisto ĉu Esperanto estas lingvo kiel la unua aŭ la dua? Ĝin mi scivolas. Do en mia blogo mi skribos unufoje ĉiun tagon dum tri semajnoj (ekde 5 Aŭgusto 2010 ĝis 26 Aŭgusto 2010), kaj rigardos la respondon. Se la respondon estas bona, mi daŭros skribi kelkfoje esperante ĉi tie, kaj se la respondon ne estas bona, mi devos pensi ke la Esperantujo ne estas sufiĉe granda por altiri blogistojn, kiuj volas komentojn kaj vizitantojn.

Kaj kompreneble, bonvolu korekti miajn erarojn en Esperanto. ^^

La eksperimento komencas!

  © Blogger templates Newspaper by Ourblogtemplates.com 2008

Back to TOP